Die ersten 200 Zeilen.
La kinokompanio "Gaumont" prezentas
Filmo de Luc BESSON
La kvina elemento
La auxtoro de la scenaro: Luc Besson
Egiptio, 1914-a jaro.
Aziz... Aziz...
Aziz! Lumon!
Aziz, lumon.
Jen tiel. Ni dauxrigu.
Kiam la tri planedoj estos en la eklipso
nigra truo malfermigxos simile al pordego.
Venos la malbono, ekregos teruro kaj kaoso.
Vidu! La serpento, Billy. La plej supera malbono. Nepre desegnu la serpenton!
Jes, mi kopiis la serpenton. Kaj kiam supozeble okazos tiu serpenta afero?
Se tio estas kvin... Kaj tio estas mil...
Post cxiuj kvin mil jaroj.
Do, mi havas iom da tempo.
Cxu vi alportis la akvon? Bona knabo. Mi mem transdonos. Iru, kaj preterpasu vin Malbono.
Cxu vi vidas? Hometoj aux simboloj de homoj.
Ili kolektas kvar elementojn da naturo - akvon, fajron, teron, aeron
cxirkaux la kvina. La kvina elemento.
Indulgu min, Sinjoro, ili jam scias tro multe.
- Patro, kiel vi fartas? - Dankon, Billy.
- Cxu vi havas glasojn? - Certe.
Patro, kiel mi gxojas vin vidi! Tio estas simple admirinda.
Rigardu, la plej granda malkovro en la historio!
Jes. Versxajne vi soifas.
Kio? Ho, jes, jes, pardonon. Tio estas kvazaux plano de batalo. Cxi tie estas Bono.
Cxi tie - Malbono, kaj jen la armilo kontraux Malbono. Mi igxos fama!
Tiukaze ni tostu por via famo!
Por la famo!
Ni ne povas tosti per akvo! Billy! En la sako... estas Grappa.
Jes, tuj.
Kaj jen cxi tie ne estas klare.
Tio estas io antauxhistoria, eble.
Mi ne scias. Atendu.
Rigardu! Rigardu!
Ili venis!
Tiu homo estas perfekta estajxo.
Mi scias, tio estas la sxlosilo por cxio.
Tiu dieca lumo, pri kiu ili parolas. Kio estas la dieca lumo?
Aziz, lumon!
Multe pli bone. Dankon, Aziz.
Mia Sinjoro.
Patro, tio estas vere nekredebla. Cxu vi konsentas?
Cxu vi estas germanoj?
Sinjoro, li estis preta malkovri cxion, sed mi cxiam regis la situacion.
Ne maltrankviligxu. Mi sukcesis gxustatempe.
Pastro. Vi kaj tiuj, kiuj estis antaux vi, fidele servis al ni.
Sed venas milito. La sxtonoj ne plu estas sekuraj sur Tero.
Tio estas tre mirinda.
La kvina elemento.
Prenu la sxtonojn.
Ho, Sinjoro, forpreninte la armilon, vi lasos nin sendefendaj.
Post tricent jaroj, kiam Malbono revenos, revenos ankaux ni.
Profesoro!
Ne movigxu!
- Billy! - Mi havas pistolon!
Billy, bonvolu kompreni. Ili estas amikoj.
Amikoj? Patro, ili mortigis la profesoron! Ili estas monstroj!
- Mi cxion klarigos, Billy. - Cxu vi estas kun ili?
Billy, rigardu.
Billy! Rigardu. Mi estas via amiko.
- Ne, patro. - Billy, rigardu al mi!
Mi petas vin, metu la armilon.
- Ne. - Billy, haltu!
Pli rapide! La muro fermigxas!
Tio estas nun via misio.
Transdonu la sciojn al la sekva, kiel oni transdonis ilin al vi.
Mi plenumos vian ordonon! Sed rapidu! Ankoraux restas tempo!
Tempo ne gravas, nur la vivo gravas.
Mi plenumos mian mision! Fidu min!
Mi transdonos la sciojn. Vi estos atendataj.
Post 300 jaroj.
- Cxu jam io konata? - Ne, sinjoro.
- Ecx la temperaturo? - La mezuriloj stuporigxis.
Unu montras pli ol milionon da gradoj, alia - minus kvin mil.
Ni vidu gxin.
Gxi transformigxas.
Sendu sondilon.
Gesinjoroj, la Prezidento de la Federaciaj Teritorioj.
Novjorko. Komandejo.
La konekto okazos post tridek sekundoj.
Pardonu. Mi tenis por vi la lokon.
La prezidento auxskultas.
Ni venis al la pozicio.
Mi devos raporti al la Supera Konsilio post 10 min. Prezentu la faktojn, generalo.
Kemia kaj molekula analizo dume nenion donas.
Ni reprovas pri cxiuj esploroj. Nun ni lancxas termonuklean skanadon.
Do, vi ankoraux ne scias, kio tio estas.
Dume ne, nur ke gxi dauxre pligrandigxas.
Rekomendoj?
Mia filozofio - unue pafi, kaj nur poste demandi.
Mi ne sxatas neinvititajn gastojn.
Bone. Stendert?
- Sinjoro Prezidento? - Jes?
Pastro Vito Kornelius, ekstertera fenomenologo.
Mi havas alian opinion.
Vi havas dudek sekundojn.
Imagu al vi, ke tiu objekto ne estas identigebla,
cxar gxi ne deziras tion.
Cxien, kie estas vivo gxi alportas morton.
Cxar gxi estas la malbono, absoluta malbono.
Unu plia kialo pafi la unuaj.
Malbono pligrandigas malbonon. La pafado pligrandigos gxian forton.
La sondilo atingos la objekton post kvin sekundoj.
La volumeno kreskis je 27%.
Interesa teorio, sed nun ne estas la tauxga tempo por diskuti gxin.
Tempo ne gravas, nur la vivo gravas.
Vi pravas kaj nia devo estas defendi la vivojn de ducent miliardoj da civitanoj.
Generalo, eblas komenci, kiam vi pretos.
Fronte rakedoj 120 ZZR pretigxu. Celmarkiloj projekciigxu sur la objekton!
Nula aktiveco de la surfaco.
La surfaco de la objekto solidigxis.
Gxi antauxvidas la atakon. Antauxvido estas signo de racio.
La plej terura racio imagebla, sinjoro Prezidento.
Pretas por atakado.
Batala regximo, la rakedoj pretas por lancxo.
- Stendert? - Jes, sinjoro?
- Mi dubas. - Kaj mi ne, sinjoro Prezidento.
Stendert? Kio okazis? Cxu vi auxdas min? Kio okazas?
- Cxu vi neniigis la objekton? - Jes, tuj.
La diametro de la objekto kreskis je 200 procentoj.
Kaj gxi avancas al la sxipo.
- Cxu ni havas ion pli potencan? - Nenion, sinjoro.
Stendert, cxu vi auxdas? Foriru de tie!
Mi ne deziras akcidenton! Cxu vi auxdas, Stendert?
Iru for de tie! Cxu vi auxdas?
Parolas la Prezidento, tio estas ordono!
Foriru! Cxu vi komprenis? Cxu vi auxdas? Gvidu la sxipon for!
Suda Bruklin, Novjorko.
Kia tago!
Ne metu obstaklojn.
Mi klopodas.
Lasi estas mia celo.
Mi venas!
Mi kuras.
Jes. Jes.
- Saluton. Tio estas Finger. - Saluton, karulo.
Ankaux mi vin amas, majoro, sed vi min tiel ne nomis ekde la baza trejnado.
Tion mi al la kato diris.
Mi forgesis. Vi plu preferas vian katon al io reala.
Kato cxiam revenas.
Vi dauxre emociigxas pro tiu ulino? Forgesu sxin. Cxirkauxe estas miliono da virinoj.
Mi ne bezonas milionon. Suficxas unu - perfekta.
- Tiaj ne ekzistas. - Mi scias.
- Kio? - Mi trovis vian foton.
- Kiel mi aspektas? - Terure.
Versxajne la foto estas malnova. Vi devas venigi vian cxaron por duonjara kontrolo.
Ne bezonatas.
Kiu sidis apud vi en milo da misioj?
Mi scias, kiel vi stiras!
Finger! Mi nun stiras taksion, sed ne kosmosxipon.
Tiukaze diru, kiom da poentoj restis en via licenco?
- Kiom restis? - Eble kvindek.
Cxu vere? Lernu mensogi pli konvinke. Mi atendas vin vespere.
Bonvenon al paradizo!
Floston-Paradizo atendas vin! En la studio estas Rubi Rod!
Estas finigxanta la superkonkurso por la premio de "Gxemini-Krokett".
La nomo de la venkinto estos anoncita en la viva elsendo!
La vojagxo al la paradizo! Gxin povas gajni ankaux vi!
Ne rigardu tiun rubajxon tutan tagon - vi frenezigxos.
En la perfekta mondo - perfekta mangxo.
- Donu la monon! - Cxu vi delonge estas cxi tie?
Suficxe. Donu la monon!
Cxu tio estas z-140? Neuxro-impulsilo el legxerigita titano?
Aha.
- Gxi ne estas sxargita. - Sxargita?
Necesas premi la flavan butonon por sxargi gxin.
Ne rapidu.
Cxu necesas helpi?
Bone.
Donu la monon!
- Dangxera armilo. - Mi scias.
Mi forprenos gxin, aux vi vin vundos. Cxu vi ne kontrauxas?
- Ne. - Gxuste?
Certe! Lasu gxin al vi.
- La cxapelo estas sxika. - Cxu al vi placxas?
- Licencon. - Bonvolu.
Bonvenon, sinjoro Dallas.
- Unu, du... - Memtesto...
Mi havis kosxmaron.
Fuela nivelo estas 6.03. Trakcio 2x4...
En via licenco restas kvin poentoj.
Dankon, ke vi memorigis.
Sukcesan tagon.
Jen pri tio mi ne certas.
Vi havas 48 horojn, tio estas la tempo, kiun gxi bezonas por adaptigxi al niaj kondicxoj.
- Kaj poste? - Kaj poste estos tro malfrue.
La celo de tiu estajxo estas nek mono, nek potenco.
Gxia celo estas neniigo de cxio viva, de cxiuj vivoformoj.
Alivorte, la katastrofo estas neevitebla.
Ekzistas nur unu rimedo.
Mindocxivoj posedas armilon, kiu kapablas venki Malbonon.
Kvar elementoj cxirkaux la kvina: la supera estajxo,
potenca batalanto, kreita por protekti la vivon.
Kune ili generas radion, nomatan la kreada lumo.
Gxi estas la sola rimedo por venki super Malbono.
Sed se Malbono ekstaros cxi tie anstataux la kvina elemento...
Kio tiam?
No comments yet. Be the first to leave one.